Dunacia solvo

Dunacia solvo estas la termino, per kiu oni plej ofte nomas unu proponatan solvon de la israela-palestina konflikto. Oni nomas ĝin ankaŭ "unuŝtata solvo", kontrastigante ĝin kun la "duŝtata solvo".

Proponantoj de dunacia konfliktsolvo pledas por komuna ŝtato en la historia Palestino, dividota de juda kaj araba loĝantaroj. La tuta Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro estus kunligitaj kun Israelo, iliaj palestinaj arabaj loĝantoj ricevus ŝtatanecon kaj statuson egalajn al tiuj de la judaj kaj arabaj ŝtatanoj de la nuntempa Israelo. La nova ŝtato havus sekularan karakteron, anstataŭ esti dominata de la judismo.

La ideo estas enorme disputiga. Ĝi ekzistas jam de jardekoj, dum kiuj ĝi havis relative malmulte da efiko, tamen en 2003 la demografia defio konsistanta en la potenciale baldaŭa plimulteco de la araba loĝantaro kaj malplimulteco de judoj okcidente de la rivero Jordano revenigis la dunacian proponon al la fokuso de atento, sed aliflanke ankaŭ kaŭzas skeptikon ĉu imagita fakta adiaŭo al aparta protekto de la neislamaj civitanoj ne minacus ilian sekurecon. Ĝis la stato de novembro 2023 ne estas konataj signifaj iniciatoj de politikaj deciduloj aŭ organizoj kiuj subtenus la unuŝtatan solvon. Kontraste al la duŝtata solvo, ĝi estas teoria koncepto, kiu estis diskutita sporade.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search